Agenda

Zie verleden, heden en toekomst door de ogen van A3…

Archief

Agenda’s

Laden Evenementen

« Alle Evenementen

  • Dit evenement is voorbij.

Esperanto-Tago / Esperanto Day / Zamenhof Day 2024

26 juli 2024

Esperantotago povas referenci al la tri diversaj datoj: la 2-a de junio, la 26-a de julio aŭ la 15-a de decembro:

  • 2-a de junio: Tago de la Esperanta Lingvo aŭ la Tago de la lingvo Esperanto, pro la unua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la Unua Libro (la ‘Fundamento’) la 2-an de junio 1887.

La -an de Junio la Esperantianoj celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, ĉar tiu estas la unusola certa dato pri la apero de la Unua Libro.

  • 26-a de julio: Tago de la Unua Libro pro la aperigo de la unua lernolibro de la Lingvo Internacia (la Unua Libro) verkita de D-ro Esperanto (kaŝnomo de L. L. Zamenhof). La dato (la 26-an de julio 1887 laŭ Gregoria kalendaro aŭ la 14-an de julio 1887 laŭ la rusa Julia kalendaro) estas tiu de la dua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la lernolibro, kun la permeso de disvastigo.

Universala Esperanto-Asocio ĉiujare proklamas ĝin kiel la Tago de Esperanto, foje proponita kune kun Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (la 21 de februaro) fare de la UEA-Komitato, ĉar Esperanto evoluis al lingvo kun denaskaj parolantoj. En la deklaracio kiun UEA lanĉis en 2024 ĝi ekzemple emfazas ke “Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu sen premo de unu al la alia sed en egaleca maniero, sen diskriminacio.”

Sub la nomo Tago de la Esperanta Kulturo ĝi estas por la Esperanta Civito oficiala festotago kaj samtempe “Tago de Esperanto-literaturo”,

Sub diversaj aliaj nomoj la Zamenhoffesto estas ankaŭ konata por esti la “Tago de la Esperanto-libro”, “Tago de la Esperanta libro” aŭ “Esperanto-Librotago” aŭ “Tago de Esperanto”, “Esperanta tago” aŭ simile.

Links:
Tago de Esperanto 2024: Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio

Esperanto Day

Esperanto

Gegevens